< Retour
Reveno
Regularo

Regularo de la
Franciaj Sagoj

Version en français
Versio franclingva
fr
 
 
 
ARTIKOLO 1 : La Franciajn Sagojn organizas, kontrolas kaj validigas Audax Club Parisien.
 
 
ARTIKOLO 2 : La Franciaj Sagoj ebligas biciklade kunligi PARIZON kun 20 urboj marbordaj aŭ landlimaj, en iu direkto aŭ la alia, laŭ proponita itinero.
Jen la Franciaj Sagoj :

 
Sago Distanco
Niveldiferenco
PARIS - CALAIS 304 km 2061 m
PARIS - LILLE 281 km 1772 m
PARIS - CHARLEVILLE 272 km 2365 m
PARIS - STRASBOURG 498 km 3954 m
PARIS - MONTBÉLIARD 473 km 3737 m
PARIS - BELLEGARDE 587 km 5625 m
PARIS - BRIANÇON 773 km 9256 m
PARIS - NICE 975 km 10238 m
PARIS - MARSEILLE 919 km 8127 m
PARIS - PERPIGNAN 994 km 10007 m
PARIS - LUCHON 870 km 8268 m
PARIS - HENDAYE 911 km 7120 m
PARIS - BORDEAUX 629 km 4222 m
PARIS - LA ROCHELLE 480 km 2302 m
PARIS - NANTES 433 km 2499 m
PARIS - BREST 627 km 4576 m
PARIS - MONT ST MICHEL 335 km 2727 m
PARIS - CHERBOURG 412 km 3101 m
PARIS - LE HAVRE 250 km 1755 m
PARIS - DIEPPE 189 km 1385 m
 
La distancoj estas nur indikaj. Estas konsiderataj tiuj indikitaj sur la vojplanoj liveritaj post aliĝo.
 
 
ARTIKOLO 3 : La partoprenontoj laŭvole elektas la Sagojn. Ĉi tiuj povas esti realigitaj plurfoje en jaro kaj iam ajn. La konsiderata jaro por la validigo kaj la laŭreato‑listo etendiĝas de la 1a de oktobro ĝis la sekvaraja 30a de septembro.
 
 
ARTIKOLO 4 : Tiuj ekskursoj estas malfermitaj al ĉiuj biciklistoj kun aŭ sen licenco. Ĉiu partoprenanto estu asekurita je civila respondeco, aŭ pere de sia federacio, aŭ pere de propra asekuro. La ekskursojn eblas realigi sole aŭ grupe, sur maŝinoj movataj ekskluzive per la muskola forto.
 
 
ARTIKOLO 5 : Ĉiu biciklisto deziranta realigi iun Francian Sagon sendu aliĝilon kaj aliĝpagon minimume 3 semajnojn antaŭ la planita startodato
 
 
ARTIKOLO 6 : Iu kvanto da kontrollokoj estas indikita. La partoprenantoj DEVIGE kontrolmarkigu sian vojkarton per surmeto de stampo mencianta la urbonomon kaj indiko de la dato kaj horo. Okaze de neeblo akiri stampon, oni sendu al la responcedulo pri la Franciaj Sagoj poŝtkarton aŭ foton, kiu indikas la sagonomon, la kontrollokon, la daton kaj la horon de la trapaso, same kiel la familian nomon, la propran nomon kaj la klubon de la partoprenanto. Lasteblece, foton pri sia biciklo sub la urba ŝildo de la kontrolloko oni poste kunsendu kun la kontrolkarto.
 
Manko de unu kontrolo aŭtomate igas ne‑validon.
 
La vojkartoj validas tri jarojn ekde la aliĝojaro. Eblas nuligi aliĝon per resendo de la vojkarto. Estos monredono nur por la medalo.
 
 
ARTIKOLO 7 : La Sagojn eblas realigi :
- aŭ laŭ Turista formulo : kategorio Bronzo,
- aŭ laŭ Randonista* formulo : kategorio Oro aŭ Arĝento depende de la realigita tempo.
 
La elektita formulo estas indikenda sur la aliĝilo kaj aplikenda por ke la sago estu validigita.

 
Formulo Tourista (Bronzo) Randonista* (Arĝento aŭ Oro)
Vojkarko Verda Rozkolora
Indiko de startodato Fakultativa Deviga kaj aplikenda
Modifo de la startodato Fakultativa 48 horoj antaŭ la starto
Delokita starto aŭ alveno
(20-30 km de Parizo)
Rajtigita Rajtigita
Itinero Konsilata Deviga
Kontroloj Devigaj Devigaj
Sekreta kontrolo Ne Ebla je la startloko aŭ survoje
Neplenaĝa biciklisto** Kun gepatra rajtigilo Malpermesite
Randonisto 5000 ***
kaj Randonisto 10000****
Ne Jes (escepte Paris - Dieppe)
 
 
En la Randonista* formulo la minimuma averaĝa rapideco laŭ la elektita Sago dependas de ties kategorio kaj distanco :
 

Longecoj de la Sagoj Kategorio Oro Kategorio Arĝento
de 100 ĝis 250 km 25 km/h 20 km/h
de 251 ĝis 400 km 24 km/h 19 km/h
de 401 ĝis 550 km 23 km/h 18 km/h
de 551 ĝis 700 km 22 km/h 17 km/h
de 701 ĝis 850 km 21 km/h 16 km/h
de 851 ĝis 1000 km 20 km/h 15 km/h
 
En la Turista formulo (kategorio Bronzo), estas postulata averaĝa distanco de minimume 80 km diurne, kia ajn la Saga distanco.
 
 
ARTIKOLO 8 : Ĉia fraŭdo aŭ fraŭdprovo igas vivdaŭra malpermeso partopreni je ĉiuj Franciaj Sagoj.
 
 
ARTIKOLO 9 : Ĉar la Franciaj Sagoj estas nur turismaj eventoj, la konkurantoj estas konsiderataj en persona ekskurso kaj la respondeco de la organiza klubo neniel povos esti agnoskata. Ni ne povas tro konsili al la partoprenantoj, ke ili estu taŭge asekuritaj kaj ke ili respektu la policajn kaj pritrafikajn regulojn.
 
 
ARTIKOLO 10 : Por noktaj iradoj, la maŝinoj surhavu malblinkajn lumĵetilojn antaŭan kaj malantaŭan sufiĉe potencajn.
 
Estas konsilate porti helajn vestojn kaj kaskon. Nokte, estas DEVIGE surhavi reflektan veŝton laŭregulan. Ĉiu malrespekto kontraŭ tiuj reguloj konstatata okaze de kontrolo malvalidigas la Sagon.
 
 
ARTIKOLO 11 : Pokaloj donacotaj definitive de la URBA KONSILANTARO de PARIZO kaj de AUDAX CLUB PARISIEN estas konkure proponataj inter la partoprenantaj kluboj. Estos konsiderataj nur la Sagojn realigitajn en la jaro.
Trofeo de la Franciaj Sagoj estos konfidita por unu jaro al la klubo havanta la plej grandan kvanton da partoprenintoj, kiuj finis la ciklon de la dudek Sagoj en la jaro. La validigoj, la medaloj, la laŭreato‑listo estos donataj okaze de la premio‑disdono komence de la sekva jaro.
 
 
ARTIKOLO 12 : Por tiuj, kiuj deziras, medalo (ora, arĝenta, bronza) de la realigita Sago estos gravurumita kun la validiga numero kaj la jaro.
 
 
ARTIKOLO 13 : Plateto kun la blazonoj de la dudek urboj estos atribuata de Audax Club Parisien al ĉiu konkurinto, kiu realigis la 20 Franciajn Sagojn sen tempolimo, sen diskriminacio pri kategorio kaj direkto.
 
 
ARTIKOLO 14 : Kiel pri la aliaj eventoj fare de Audax Club Parisien, la Franciaj Sagoj ne estas kumuleblaj kun aliaj eventoj.
 
 
ARTIKOLO 15 : Aliĝo kaj starto en Sago implicas de la koncernato senrezervan akcepton de tiu ĉi regularo.
 
 
ARTIKOLO 16 :  La komisiono pri la Franciaj Sagoj de Audax Club Parisien prijuĝos, sen ajna ebla apelacio, la kontestatajn kazojn ne elvokitajn de tiu ĉi regularo.
 
 
 
========================================
 
 
 
Inscription et Homologation :
 
 
 
Bulletin d'inscription recto verso + chèque à adresser à :

Catherine MONTORIER
Flèches et Relais de France
La Garrigue Basse L'Etable
46600 BALADOU
Tél. : 06 89 67 59 08
 

Retour des cartes pour homologation à adresser à :

Gérard MONTORIER
Flèches et Relais de France
34, Bra
19120 ALTILLAC

fleches-et-relais-de-france@audax-club-parisien.com





Notoj de la tradukinto
 
Okaze de kontesto, estos konsiderata nur la franclingva versio de tiu ĉi regularo.

La alternativa itinero al / de Briançon utilas por eviti la montpasejon Galibier, kiu estas fermita pro neĝo dum 7 monatoj en jaro, de novembro ĝis majo.

(*) Randono signifas sporta ekskurso. Temas pri neologismo kreita de la esperantistaj biciklistoj por traduki la francan vorton "randonneur", kiu estas multege uzata tra la mondo en la medio de turisma (komprenu sportema sed ne konkursa) biciklado.

(**) En Francio, oni plenaĝas kiam oni estas 18-jara.

(***) Randonisto 5000 : temas pri defio atingi 5000 km ene de 4 jaroj partoprenante je diversaj eventoj de Audax Club Parisien (do ne nur je la Franciaj Sagoj).

(****) Randonisto 10000 : same kiel Randonisto 5000 sed pri 10000 km.


Pli da informoj pri la eventoj de 
Audax Club Parisien en ĝia retpaĝaro : http://www.audax-club-parisien.com (en la franca kaj la angla).
 



 
 
< Retour
Reveno
Version en français
Versio franclingva
fr