< Retour
Reveno
Leksikono

Leksikono pri

la vojfolioj

Bas de page
Suben
V
 
 
Klarigoj pri la vojordigo en Francio
 
 
En Francio, ĉiuj vojoj havas kodon. Tiu kodo estas multe uzita en la vojfolioj de ĉiuj Sagoj. Ili konsistas el litero(j) kaj numero. Ili videblas sur la plej multo de la direktigaj ŝildoj, de la urbaj enir- kaj elirejaj ŝildoj kaj de la kilometro-ŝtonoj.

Jen la signifo de la literoj, ordigitaj laŭ graveco de la vojo :

A sur ruĝa fono : Autoroute (aŭtoŝoseo). Ĝi ĉiam estas malpermesita al biciklantoj.

N (malofte RN) sur ruĝa fono : Route Nationale (nacia vojo / tutlanda vojo). Ĝi ofte estas permesita al biciklantoj, krom okaze de kontraŭanta ŝildo.

D (malofte RD) sur flava fono: Route Départementale (Departementa vojo / Malĉefa vojo). Ĝi estas preskaŭ ĉiam permesita al biciklantoj, krom okaze de kontraŭanta ŝildo.

CV sur blanka fono: Chemin Vicinal (komunuma pado). Tre malĉefa vojeto, tamen plej ĝenerale asfaltita (kvankam ne ĉiam tre bone), ĉiam permesita al biciklantoj.
  
 
Direktiga ŝildo sur la
Aŭtoŝoseo n-ro 75
Direktiga ŝildo sur la
Nacia (tutlanda) vojo n-ro 89
Urba enireja ŝildo sur la
Departementa (malĉefa) vojo n-ro 906
Urba elireja ŝildo sur la
D
epartementa (malĉefa) vojo n-ro 28
Tradicia kilometro-ŝtono sur la
Nacia (tutlanda) vojo n-ro 7
Moderna kilometro-indikilo sur la
Departementa (malĉefa) vojo n-ro 24
 
 
 
========================================
 
 
 

Traduko de ĉiuj franclingvaj terminoj legeblaj en la vojfolioj
 
 
1er départ 1a startejo
(aŭ 2a alvenejo je la alia direkto)
2e départ 2a startejo
(aŭ 1a alvenejo je la alia direkto)
À En
À x km Je x km / Post x km
À droite Dekstren
À gauche Maldekstren
Allée Aleo
Alt. = Altitude
Altitude Altitudo
Ancienne voie de chemin de fer Eksa fervojo
Autoroure Aŭtoŝoseo
Av. = Avenue
Avec Kun
Avenue Avenuo
BCN = Brevet de Cyclotourisme National : nacia biciklada turisma evento (tiu evento koncernas nur anojn de la franca federacio  pri biciklada turismo)
Boulevard Bulvardo
Canal Kanalo
Carrefour Vojkruciĝo
Ceinture Zono (ĉi-kontekste : rondvojo)
Centre Centro
Château Kastelo
Chemin Pado
Chemin de halage Pado laŭ kanalo
Chemin-des-Dames Nomo de vojo, fama batalloko de la unua mondmilito
Col Montpasejo
Contrôle Kontrolo
De De
Dénivelé (Suma) Niveldiferenco (supren)
Départ Startejo
Départ décalé Delokigita startejo
(aŭ delokigita alvenejo je la alia direkto)
Dépts. = Départements
Départements Departementoj
(regioneroj
: dua-nivelaj administraj dividoj de Francio)
Dpts. = Départements
Déviation Devojiĝo / Devojigo
Droite Dekstra
Du De la
En cas de fermeture du col du Galibier Kiam la montpasejo Galibier estas fermita
(pli malpli de la mezo de septembro ĝis la mezo de junio)
Entre Inter
Et Kaj
Falaises Klifoj
Flèche de France Francia Sago (Sago de Francio)
Forêt Arbaro
Franchir    Transiri (ĝenerale super)
Franchissement Transiro (ĝenerale super)
Francilienne Nomo de la rondaŭtoŝoseo ĉirkaŭanta Parizon,
je pli malpli 10 km for
Gauche Maldekstra
Km cumulé Suma kilometraro
Km partiel Parta kilometraro
La / Le / L' / Les La
Latéral à Flanka al
Le long Laŭlonge
Lim. = Limite
Limite Limo
Limite de départements Limo de departementoj
(regionero : dua-nivela administra divido de Francio)
Localités traversées Transirataj urb(et)oj
Longer Iri laŭlonge de
Monument Monumento
Obélisque Obelisko
Ou
Parcours Irvojo / Itinero
Passer Pasi
Passez Pasu / Iru
Pied de cochon Porka piedo (nomo de la restoracio,
plej centra start- alvenejo de la Sagoj
)
Piste cyclable Biciklada vojo
Place Placo
Pont Ponto
Porte Antaŭa urba pordego, kiu baris la eniron en Parizon.
La pordegoj malaperis, sed la nomoj restis
Possibilité Ebleco
Près Apud
Puis Kaj poste
Quai Kajo
Région Regiono (unua-nivela administra divido de Francio)
Réservé aux vélos Permesita nur al bicikloj (kaj fakte ankaŭ al piedirantoj)
Riv. = Rivière
Rivière Rivero
Rond-point Rondirejo
Route Vojo
Rue Strato
Sous Sub
Sur Sur (laŭ la konteksto, povas ankaŭ signifi Super)
Traversée Transiro (ĝenerale je la sama nivelo)
(laŭ la konteksto, povas ankaŭ signifi Trairo)
Traverser Transiri (ĝenerale je la sama nivelo)
Variante par Varianto sur
Ville Urbo
Ville nouvelle Nova urbo (urbo konstruita antaŭ nur kelkdejaj jaroj)
Voie Verte Verda Vojo (nomo de bicikloŝoseo)
 
 
< Retour
Reveno
Haut de page
Supren
^