Accueil  /  Akceptejo Qui sommes-nous ?  /  Pri niNos routes  /  Niaj vojojRoute 1  /  Vojo 1Route 2  /  Vojo 2Tourisme  /  TurismoLiens  /  LigojNous contacter  /  Kontakti ninPlan du site  /  Paĝara mapo Bas de page  /  Suben
Accueil
Akceptejo
Bas de page
Suben
 
 

 
 
BEMI   

Biciklaj ĉemizoj

de la klubo BEMI

(Biciklista Esperantista Movado Internacia)
 
Akireblaj de ĉiuj (sportemaj) esperantistoj !



Ni tre kontentis pri niaj klubaj biciklaj ĉemizoj dum nia pli ol du-jara ĉirkaŭmonda vojaĝo kaj ni uzis ilin preskaŭ ĉiutage, ofte ĉe fortega suno kun tre bona rezisto de la originalaj koloroj. Ili tiom praktikas pro la brusta poŝo, ke ni ofte uzis ilin ankaŭ dum niaj piedaj vizitoj kaj ekskursoj. Kaj ili paroligis pri Esperanto...

Post elĉerpiĝo de la unua serio, ni nun refabrikigis duan serion kaj ankaŭ vi povas akiri ilin.

BEMI     
BEMI      BEMI
 




BEMI
BEMI
BEMI

Du versioj disponeblas, kun mallongaj manikoj je 39 eurojn kaj longaj manikoj je 43 eurojn. Ties kvalito pli bonas ol la plejmulto de ĉemizoj aĉeteblaj en vendejoj: la teksaĵo pli dikas kaj konsekvence pli robustas kaj ankaŭ iomete pli varmas; la longmanika modelo eĉ povas esti utiligita kiel maldika jaketo.

Tiuj ĉemizoj komplete malfermeblas per zipo. Ili komportas tri tradiciajn dorsajn poŝojn plus unu surkoran kun zipo en kiun eblas sekure enmeti identigilon aŭ fotilon. Tion precipe aprezos kuŝbiciklistoj.

Por mendi ĉemizon, kontaktu nin.

Ŝablono
 
 
 

 
 
Priĉemizaj mezuroj

Priviraj mezuroj Mezuro de la firmao Noret
2
3
4
5
6
Privirinaj mezuroj
Ekvivalenta mezuro
S
M
L
XL
XXL
Brusta rondo
90-94
94-98
98-102
102-106
106-110
Pelva rondo
88-92
92-96
96-100
100-104
104-108
Staturo 164-170 170-176 176-182 170-176 176-182

Por elekti vian ĉemizan mezuron, konsultu la mezurtabulon eldonitan de la firmao Noret. Ĉiuj mezuroj estas en centimetroj.


La staturo (alteco) ne tiom gravas kaj estas indikita verŝajne por aliaj vestoj, kiel eble pantalonoj kun ŝelkoj. La ĉefaj mezuroj estas la brusta kaj la pelva rondoj (ĉirkaŭoj).

La ĉi-tieaj manekenoj ne venas de Noret; ili do ne estas oficiale agnoskitaj de la entrepreno. Ni trovis ilin en Intereto kaj ni metis ilin por indiki kiel / kie mezuri. Klaku sur ilin por pligrandigi ilin.

Se vi hezitas inter du mezuroj, laŭ ni, pli saĝe estas preni la pli grandan. Tiu konsilo eĉ pli taŭgas pri longmanikaj ĉemizoj, konsiderante la fakton, ke vi eble portos la vian super mallonga, kiel jaketon.



Mallongmanika ĉemizo kostas 39 €, longmanika 43 €. Al tio, necesas aldoni sendokostojn (poŝto plus koverto), kiu dependas de la kvanto da ĉemizoj, de la lando kie vi loĝas, kaj de la eventuale dezirata poŝta asekuro.


Kelkaj ekzemploj de sendokostoj


1 (mal)longa
1 mallonga
+ 1 longa
Francio
+ Andoro + Monako
7,00 €
7,50 €
Ceteraj E.U.-landoj
+ Svislando + Liĥtenŝtejno
+ Sanmarino + Vatikano
16,50 €
16,50 €
Ceteraj Eŭropaj landoj
(inkluzive de Islando, Turkio kaj Rusio)
+ Alĝerio + Maroko + Tunizio
21,00 €
21,00 €
Cetera Afriko + Mezoriento
+ Kanado + Usono
25,50 €
25,50 €
Ceteraj landoj
28,00 €
28,00 €

La poŝtaj tarifoj regule ŝanĝisĝas. Bonvolu kontakti nin por certiĝi pri sendo-kostoj.



Por pli da informoj kaj por mendi, bonvolu kontakti nin.
 
 
 

 
 

Accueil
Akceptejo
Haut de page
Supren
Accueil  /  Akceptejo Qui sommes-nous ?  /  Pri niNos routes  /  Niaj vojojRoute 1  /  Vojo 1Route 2  /  Vojo 2Tourisme  /  TurismoLiens  /  LigojNous contacter  /  Kontakti ninPlan du site  /  Paĝara mapo Haut de page  /  Supren